PIV 2026 · Artikolo 3436

2druzo

Litero D

2 druzo ano de komunumo, sekto aŭ gento praktikanta druzismon, vivanta precipe en Sirio, Libano kaj Israelo.
druzismo RELI la religio de la druzoj, bazita sur islamo, interalie kredanta, ke la ismailana kalifo al-Ḥākim bi-Amr Allāh estis enkarniĝo de Dio.