PIV 2026 · Artikolo 7209
★Kalvino
★ Kalvino familia nomo i.a. de franca teologo (1509–1564), unu el la iniciatintoj de Reformacio, precipe en Francujo kaj Ĝenevo. Jean Calvin
kalvinano adepto de la doktrino de Kalvino. ➞ hugenoto.
kalvinismo KRIS doktrino bazita sur la dogmoj de antaŭdestinismo kaj de nerezistebla graco 1.