PIV 2026 · Artikolo 10209
★Mesio
Derivaĵoj en la artikolo 3
★ Mesio
1 BIBL mistera reĝo, kiun la profetoj opiniis devenonta el Davido 1, liberigonta la hebrean popolon kaj starigonta super konvertita mondo la regnon de Dio, karakterizatan de tutmonda paco kaj trankvilo: ĉiuj atendis la Mesion, kiu restarigu dian ordon WKi
2 KRIS Jesuo Kristo: mi scias, ke venas la Mesio (kiu estas nomata Kristo) NT
Sin. Savonto. mesia rilata al la Mesio: la mesiaj profetaĵoj
Mesiado epopeo pri la Mesio: la patro voĉlegis la fablojn de Gellert kaj la Mesiadon de Klopstock Z
mesianismo kredo kaj atendado pri la Mesio.