PIV · 13924
★sav/i
★sav/i (tr)
1 Liberigi iun de danĝero aŭ morto: savu min de la hundo Z; savi iun de la ruiniĝo; la kuracisto savis la malsanulon de la morto B; Li savis Danielon kontraŭ leonoj X; Li savis ilin el la manoj de la Egiptoj X; kiu neniun savis, malamikojn ne havas Z; savi tiujn, kiujn oni prenis por mortigi X; (f pp io) eĉ kvar piedoj de ĉevalo ĝin ne savas de falo Z; longa konsidero savas de sufero Z; prudento vin gardas, por savi vin de edzino ne via X; la Fundamento devas savi nin kontraŭ anarĥio Z; la savanta floro el la nordaj landoj Z; piulo estas savata kontraŭ mizero X; en lia tempo Jehuda estos savita X.
2 Gardi ion de difekto aŭ pereo: savi la vivon al dronanto B; la ĉevalo savis al sia imperiestro la vivon Z; li foriris, por savi sian vivon X; savi sian dignon; ĉio, kio restis savita kontraŭ la hajlo Z; nur per amo povas esti savita lia vivo Z; (f pp io) tio ne savos nian aferon el pereo Z; la lerteco de la prezidanto savis la situacion.
3 Θ Liberigi de damniĝo: Li venis, ne por pereigi animojn de homoj, sed por savi N; lian animon vi savos de Ŝeol X; Sinjoro, ĉu malmultaj estas la savataj? N; tia estos savita pro la pureco de viaj manoj X; kiu iras en senpekeco, tiu estos savita X.
sin savi. Sin tiri de danĝero, ordinare per forkuro: li savis sin sur ĉevalo Z; savu vin sur la monton X; savu vin, kiel birdo el la mano de la birdokaptisto X; ŝi iel sin savos Z.
savo
1 Ago de iu, io savanta: por la savo de via vivo, Dio sendis min X.
2 Persono aŭ afero, kiu savas: Li estis por mi savo X; estu nia savo en la tempo de mizero X; ne ekzistas savo kontraŭ malbona virino Z; al sklavo mon’ ne estas savo – li ĉiam restas sklavo Z; prezenti la Delegacion kiel savon por la ideo de Lingvo Internacia Z.
sava
1 Alportanta savon: sava helpo.
2 Haviganta sekurecon: sava klapo, zono.
savado. Agado de iu savanta.
savanto. Tiu, kiu savas: li estas mia savanto; ✞ la Savanto (Jesuo).
savebla. Tia, kia povas esti savata: ne plu savebla animo.
saviĝi
1 Eskapi danĝeron aŭ morton: mi tre dezirus, ke li saviĝu el tiu situacio, en kiun li sin enmetis Z; David foriris k saviĝis en la kaverno X.
2 Eskapi damnon eternan: se vi saviĝas, ni ankaŭ devas saviĝi Z; vi saviĝis per fido N; per kompreno piuloj saviĝas X.
saviĝo
1 Eksterdanĝeriĝo: danki Dion pro sia saviĝo Z; lastsekunda saviĝo.
2 Stato de postmorta eterna feliĉo: ekster la Eklezio ne estas saviĝo (iama aserto de katolikaj teologoj).
savito. Tiu, kiu estis savita: dronanto domon proponas, savito eĉ brikon ne donas Z; malmultaj estis la savitoj el la inundego.
★Savonto. Mesio.
antaŭsavi. Anticipe savi de eventuala danĝero: oni devas antaŭsavi la animon de la infanoj kontraŭ la malpuraĵoj k tentoj.
forsavi. Savi per forkuro: Joram forkuris k forsavis sin X; forsavis sian korpon k animon Z (tute malaperis); venis al mi forsaviĝinto el Jerusalem X; (f) ŝi penis forsavi sin de la malagrabla konversacio Z.
nesaveble. Tiel, ke savo estas neebla: ĝi devos ja nesaveble morti de malsato Z; esti nesaveble kondamnita de la kuracistoj.
sensava. Havanta nenian savrimedon.