PIV 2026 · Artikolo 10169
menuo
menuo
1 KUIR sinsekvo de la pladoj (eventuale skribita sur kartonfolio), kiuj konsistigas festan aŭ luksan manĝon: aranĝi delikatan menuon rafinitan menuon ➞ manĝokarto.
2 KOMP surekrane montrata listo de ebloj, el kiuj oni povas elekti per la muso 2 aŭ klavaro. ➞ falmenuo, tirmenuo; menustrio.
menuero KOMP ĉiu el la ebloj en menuo.
falmenuo KOMP menuo 2, kiu restas post premo de la musklavo.
submenuo KOMP menuo 2, kiu aperas, kiam oni elektas menueron en alia menuo.