PIV 2020 · 2123
★bot/o
★bot/o. Alta leda piedvesto, kiu atingas ĝis genuo aŭ pli alte: ledaj, kaŭĉukaj botoj; botoj de ĉasisto, rajdisto, kloakisto; najbaro ne ĝemas, kiam boto nin premas Z; la afero ne marŝas per sepmejlaj botoj (eksterordinare rapide). ➞ bototirilo.
boteto. Piedvesto meza inter boto k ŝuo iom superanta la maleolon.
★botisto. Faristo de botoj k aliaj piedvestoj: ĉe botisto la ŝuo estas ĉiam kun truo Z.
vadbotoj. Botoj kun tre longaj kruringoj, por ebligi vadadon en marĉo, kloako ks.