PIV 2026 · Artikolo 5013
gambo
gambo = (prefere) kruro 1 a: li tenis la manojn en la poŝoj, dum la gamboj estis larĝe disigitaj ILa liaj gamboj fleksiĝis OE movu viajn gambojn Ko tie estis tia urso — ne iu bruna kun nur du gamboj, kian havas ĉiuj infanoj, sed bela blanka urso kun kvar gamboj UMa
1 La vorto gambo ĉiam inkluzivas la tutan kruron de la kokso ĝis la piedo. Iuj uzas ĝin nur por kruro de homo, dum aliaj uzas ĝin ankaŭ por kruro de besto. Plej multaj tamen uzas ĉiam nur la vorton kruro.