PIV 2020 · 2582
★cirkel/o
★cirkel/o Ⓣ Ilo, uzata por desegni cirklojn aŭ por transporti distancon, ĝenerale konsistanta el du ĉarnire kunigitaj brakoj: alia lignon rabotas, ĉirkaŭsignas per cirkelo k faras el ĝi bildon de homo X.
dunadla cirkelo. Cirkelo, kies ambaŭ brakoj finiĝas per nadlo (i.a. por desegni skrapante).
risorta cirkelo. Cirkelo, ekipita per risorto k ankaŭ ĝenerale per ĝustiga ŝraŭbo, por regi la interspacon.
stanga cirkelo. Cirkelo, uzata por desegni tre grandajn cirklojn.
kalibrocirkelo. Cirkelo, uzata por registri la dikecon de iu peco (ekstera kalibrocirkelo) aŭ de iu kavo (interna kalibrocirkelo), ĝenerale sen gradaro.