PIV 2026 · Artikolo 2275
★bufo
Derivaĵoj en la artikolo 6
★ bufo KOMU anuro, simila al rano, sed kun mallongaj kruroj kaj seka, veruka haŭto pro la parotidaj glandoj, kaj sen dentoj. ➞ hilo 1, salamandro, trituro, kŭaks.
bufedoanuro en tiu taksonomia familio, kies tipgenro estas bufo. membro de la familio Bufonidae (bufedoj) Sin. vera bufo.
bufido larva formo de bufo, ankoraŭ ne havanta krurojn kaj spiranta per brankoj.
akuŝbufo alito.
eŭrop1a bufo bufo kiu havas grize brunan haŭton kovritan de verukecaj elstaraĵetoj; manĝas senvertebrulojn; moviĝas malrapide; troviĝas en kontinenta Eŭropo, Britujo, okcidenta norda Azio kaj nordokcidenta Afriko. specio Bufo bufo
kanbufo ZOOL bufo, longa ĝis 38 cm, indiĝena de Centra Ameriko kaj Sud-Ameriko, sed ankaŭ enkondukita en kelkaj insuloj de Oceanio kaj de Karibio same kiel ĉe norda Aŭstralio, kie ĝi iĝis granda problemo pro ĝia fekundeco, ĝia veneno kaj ĝia disvastiĝo. specio Rhinella marina
vera bufo bufedo.