PIV · 9627
★lumb/o
★lumb/o
1 ❤ Malsupra parto de la dorso, ambaŭflanke de la spino, inter tiu k la koksoj: zonu vian lumbon per glavo X; tial mia lumbo estas plena de doloro X; ĉi tie oni ridis, ŝtelis, pinĉis la lumbojn (de la virinoj), ĝojkriis Z. Rim. Z. kelkafoje uzis la pluralan formon pp homo: kiel zono estas alligita al la lumboj de homoj; Jakob […] metis sakon ĉirkaŭ siajn lumbojn X; la ligiloj de liaj lumboj malstreĉiĝis X. Tio estas evitinda. ☞ gropo, gluteo, kokso, pugo.
2 (f) Eŭfemisme, la spermujo: la nombro de ĉiuj animoj, kiuj eliris el la lumbo de Jakob, estis sepdek X; reĝoj eliros el via lumbo X; la forto de la lumbo malaperis […] Z.
lumbaĵo 🍴 Tiu sama parto ĉe bestoj, destinita por kuirado: porka lumbaĵo kradrostita; bova lumbaĵo lardita kun krema saŭco. ☞ rostbefo, reno.
lumbalgio ⚕ Subita doloro en la lumbo pro fortostreĉo.