← Reen al M

PIV 2020 · 9976

martir¹o

martir1o
Homo, kiu suferis torturojn aŭ morton pro sia kredo: mi vidis la virinon ebria de la sango […] de la martiroj de Jesuo N; la hebreaj martiroj sur la ŝtiparoj de la Inkvizicio.  martirlibro.
(f) Homo, kiu multe suferis pro idealo: la martiroj de la scienco, de la liberpensado.
martireco. Stato de martiro.
martiriĝo. Torturoj, morto, suferataj de martiro.
martirigi. Fari iun martiro: Nerono martirigis multajn kristanojn; (f) martirigi hundon.