PIV 2026 · Artikolo 3676

ekzalti

Litero E

ekzalti tr tre eksciti iun, levante la sentojn ĝis alta grado de intenseco: vi estas ekzaltita , vi estas ankoraŭ granda infano Z tiu ĉi sento tiel ekzaltis lian propran animon, ke li ŝajnis esti inspirita LiZ
ekzaltiĝo ekstato de iu ekzaltita: tiaj ekzaltiĝoj estas oftaj ĉe la tuberkulozuloj krima ekzaltiĝo de frenezaj knabetoj, kiuj pasigis horojn antaŭ komputilekrano PSi ➞ ekstazo, entuziasmo, fervoro, frenezo, flamigi, pasiigi.