PIV · 11824
★pasi/o
★pasi/o
1 Φ Emocio, ĉe kiu la vola elemento iĝis tiel forta deziro, ke ĝi superas ĉiujn ideojn k tendencojn kontraŭajn, ne atentante la sekvojn: saĝo batalas kontraŭ pasioj; muziko estas lia sola pasio; pasio al ludo, por vino, de la vero; furioza puŝo de pasio Z; malplaĉas nenio, se taksas pasio Z.
2 Arda k senbrida amo: ŝi havis voluptan pasion al ili X; favori ies pasion Z; ĉu furioza puŝo de pasio atakis nun subite la pastrinon? Z; tial Dio fordonis ilin al malhonoraj pasioj N.
pasia
1 Rilata al pasio: la pasiaj fortoj; pasia krimo.
2 Plena de pasio: voluptemaj pasiaj ĉevaloj X.
★pasie. En pasia maniero. la reĝo, kiu pasie amis tiujn ludojn Z.
pasiigi. Fari iun, ion pasia: pasiiganta disputo B.
pasiiĝi. Iĝi pasia: oni ne povas diskuti kun li, li tuj pasiiĝas.