← Reen al P

PIV · 11825

pasiflor/o

pasiflor/o 🍁 G. (Passiflora el pasifloracoj) de herbecaj aŭ lignecaj plantoj, ĝenerale grimpaj per ĉiroj, kun kuriozaj, ornamaj, ofte grandaj floroj, unu- aŭ du-opaj, kies diversaj partoj ŝajnas simbole la atribuaĵoj de la Pasiono de Kristo, k kun fruktoj (beroj) manĝeblaj ĉe pluraj sp-oj; tropika k subtropika g. de ĉ. 430 sp-oj el Ameriko, SE Azio k Oceanio, pluraj kultivataj por ornamo k kelkaj (i.a. barbadeno k grenadilo) por aromaj fruktoj.