PIV · 11823
★paser/o
★paser/o ♉ G. (Passer) de birdoj el la fam. de paseredoj, kun mallonga, forta beko, kiuj vivas i.a. el grajnoj de greno k estas tre oftaj ĉie, kie estas homoj: pasero pepas; ĝi estas ankoraŭ pasero en aero Z (nur projektita, ne efektivigita; ➞ birdo, nebulo); pri tio jam ĉiuj paseroj babilas Z (tio estas jam diskonata).
paseredoj. Fam. (Passeridae) de birdoj, al kiu apartenas precipe pasero.
paseroformaj. Ordo (Passeriformes) de birdoj, al kiu apartenas la g-oj menuro, hirundo, silvio, turdo, fenikuro, troglodito, korvo, pigo, sturno, emberizo, pasero, fringo, paruo, motacilo ktp.
dompasero. Sp. de pasero (Passer domesticus), vivanta en urboj k bienoj, kies virbirdo estas bruna k griza, kun nigra gorĝo.
montpasero. Sp. de pasero (Passer montanus), simila al la dompasero, sed kies ino k virbirdo estas similaj, kun ruĝbruna kapo, blanka kolringo k blankaj vangoj montrantaj grandan nigran makulon.
neĝpasero. Alpa sp. (Montifringilla nivalis) de birdo parenca al pasero.