← Reen al F

PIV 2020 · 4432

★fervor/o

fervor/o
Kora k arda penado por iu afero aŭ ies helpo: per pacienco k fervoro sukcesas ĉiu laboro Z. entuziasmo, febro, pasio, flameco.
Arda diligenteco, kaŭzata de religia kredo: al vi ni ne venas kun dogmoj de blinda fervoro Z; pastro-monaĥo, kun fervoro Z; fervoro pri via domo min konsumis X; en la fajro de mia fervoro X; li penis ekstermi ilin pro sia fervoro por la Judoj X. fanatikeco.
fervora. Arde, pasie diligenta: mi eĉ estis fervora sionisto Z; fervora adepto B; li ĉiam montris sin fervora por nia ideo; la Eternulo fariĝos fervora por sia lando X; ilia morto estis kaŭzita de tro fervora enmiksiĝo Z.
fervore. En fervora maniero: ili plantis la kernon en florpoton, ili ĉe tio fervore laboris Z; ili fervore remis Z; preĝu kore k laboru fervore Z; li fervore laboris por igi la registaron enkonduki […] Z.
fervori (ntr)
Esti fervora pri afero, helpo: tro fervori estas danĝere Z.
Esti pasie sindonema al religia celo: li fervoris pri Mi inter ili X; mi fervoris pro la Eternulo X.
malfervora. Tute ne entuziasma, malvarme rilatanta al io.
senfervora. Akceptanta ion sed ne aktive apoganta ĝin: senfervora partiano.