PIV 2026 · Artikolo 3678
ekzantemo
ekzantemo MEDI disvastiĝinta ruĝeca erupcio de makuloj, papuloj kaj/aŭ veziketoj, trovebla en multaj infektaj malsanoj (morbilo, skarlatino, rubeolo ktp): post pliaj 3-5 tagoj aperas tipa rozeolo-papula ekzantemo, unue sur la vizaĝo kaj poste tutkorpe VLe jam en la unuaj tagoj ekaperas la tipa disvastiĝinta makula ekzantemo VLe ➞ enantemo.
ekzantema rilata al ekzantemo: ekzantema tifo