PIV 2026 · Artikolo 4064
erupcii
Derivaĵoj en la artikolo 3
erupcii ntr
1 GEOL vulkano elsputi lafon, akvon k.s.: historie Oyama japana vulkano erupcias ĉ. ĉiun 20an jaron JHo
2 MEDI makulo, akno, vezikito k.s. aperi sur haŭto.
4 (figurasence) eksplodi 4: unu minuton mi buŝmalferme gapis, poste denove erupciis el mi la rido SSz
erupcia karakterizata de erupcio: erupciaj rokoj erupcia malsano
erupcio
1 ago erupcii: aera erupcio submara erupcio erupcioj de insultoj MalR erupcioj de popola kolero ULi tio estas nur momentaj kaj maloftaj erupcioj de plendoj SEn
2 MEDI makulo, akno, vezikito k.s., kiu erupcie aperis sur haŭto: li havis malbelan erupcion ĉe la manoj kaj antaŭbrakoj ALö
miliara erupcio MEDI erupcio, kun veziketoj forme similaj al grajnoj de milio 1, kiuj entenas klaran aŭ pusan likvon.