PIV · 2854
debut/i
debut/i (ntr)
1 Sin prezenti unuafoje antaŭ la publiko: tiu aktoro debutis kun granda sukceso.
2 Unuafoje elpaŝi en novan medion, karieron ks: li debutis en tre malalta posteno; ŝi ĵus debutas en la societo; kiel poeto, li estas nur debutanto; nia debuto, la unua lernolibro de nia lingvo, eliris en lingvo rusa Z.