PIV 2026 · Artikolo 12696

premiero

Litero P

premiero
1 SPEK unuafoja prezento de spektaklo aŭ alia verko: dum la kongreso mem okazos la premiero de ĵus verkita dramo OE monda premiero de naŭ Israelaj kantoj AWa samtempe okazis premiero de la libro OE (analoge) en la programo estos ankaŭ premiero: «La Estraro de TEJO respondas» Ko Sin. praprezento. ➞ debuto.
2 = (prefere) ĉefministro.
premiera unuafoje prezentiĝanta: mi eldonas ĉi tiun premieran libron de konata aktivulino BCa la filmo premiere furoris en la kinejoj Ko spektaklo premiere ludita en la varsovia teatro Malnova Pulvoturo ZBF
premieri prezentiĝi la unuan fojon: la dramo premieris en 1907 DBr la sopranulino premieris per sia unua opera prezento en Esperanto RE! la nova UEA-ekzameno sukcese premieris RE!