← Reen al P

PIV · 12695

★premi/o

premi/o
Rekompenco, donacata al la plej indaj: premio estis destinita pro plej rapida kurado Z; mi ricevis la unuan premion Z; la disdono de la premioj Z; aljuĝi Z, doni Z, meriti Z premion; anonci premion pro la kapo de krimulo.
Donaco, proponata al aĉetantoj aŭ abonantoj, por stimuli eblajn klientojn.
premii (tr) Rekompenci per premio: el la dudek konkursaj verkoj oni premiis tri B; (f) oftaj rideksplodoj k aplaŭdoj premiis la majstran publikan lecionon.