PIV · 12735
★prezent/i
★prezent/i (tr)
1 Meti ion antaŭ iu, por ke tiu ĝin prenu, vidu aŭ juĝu: prezenti tason al invitito, ŝtofojn al aĉetonto; prezenti kambion al banko; prezenti al la komitato rajtigan leteron Z; prezenti al iu la manon; nun mi prezentos al vi la tabelon de tiuj novaj vortoj Z; ŝmiraĵo estas prezentata sub la nomo de ciro Z; (f) kion koro sentas, lango prezentas Z; en mia letero mi volis prezenti al vi nur la principojn de mia projekto Z; mi do kuraĝas prezenti al vi la motivojn, pro kiuj […]; prezenti proponon Z; la unua kongreso, al kiu tiu ĉi verko estos prezentita Z. ☞ proponi, almeti, antaŭteni.
2 Konduki iun antaŭ aliaj personoj k konigi tiun al ili: la princo prezentis sian fianĉinon al la kortego; cent jarojn (li) silentis k subite sin prezentis Z; li leviĝis de la benko de la rigardantoj k prezentis sin, por ke la ridantaj Atenanoj povu kompari Z; memvole prezenti sin por arestiĝo; (speciale: diri nomon de nekonato en societo) permesu, ke mi prezentu al vi mian amikon N. B; mi havas la honoron min prezenti: poŝtestro Spekin Z.
3 Starigi antaŭ ies imago la bildon de iu aŭ io: prezentu al vi mian embarason; al Vi, kiun ĉiuj malsame prezentas, sed ĉiuj egale en koro Vin sentas Z; ŝi tute ne povis prezenti al si, ke la infano mortis Z; la projektistoj prezentas al si la aferon tre facila Z; ni prezentu al ni, ke kolektiĝis kongreso, por elekti lingvon internacian Z.
4 Meti antaŭ ies okuloj imitaĵon de io, faritan per parolo, pentrado aŭ alia arto: la naturo estis preĝejo, kies veluran tapiŝon prezentis floroj k herboj Z; la bildo prezentas virinon Z; la skulptaĵo prezentis rozojn k tulipojn Z; la dekoracio prezentas placon kun benkoj; la danco prezentis marŝon B; mi prezentis Julion Cezaron Z; tio estis verko simpla, prezentanta unu el la scenoj de la ĉiutaga vivo Z; la trajtoj de la vizaĝo estis prezentataj (en la spegulo) tiel malĝuste, ke ili estis nerekoneblaj Z.
5 Ludi antaŭ publiko teatraĵon aŭ filmon: mi prezentas la dramon «Johanino M» Z; tuj prezentu ion … ekzemple, ian patosan parolon Z; ĉu vi povus prezenti la mortigon de Gonzago? Z; se tio ĉi estas trograndigata aŭ prezentata tro malforte, la kompetentan homon ĝi forte ĉagrenos Z; tiu komedio ĝis nun neniam estis prezentita.
6 (io) Sin montri al ies menso sub unu el siaj aspektoj: la afero prezentas malfacilaĵojn Z, grandan profiton, kelkajn avantaĝojn; tio prezentas tro grandan maloportunaĵon; kelkaj sonoj prezentas kelkan malgrandan malfacilaĵon por tiu aŭ alia nacio Z; tiu protesto prezentas bonan okazon por diskuti pri jena principo; ŝia konduto prezentis nur vicon de nekonsekvencaj agoj B. ☞ liveri, estigi, rezultigi.
7 (io) Montri la karakterizajn trajtojn de io; konsistigi: vesto homon prezentas Z; ĉi tiu vortaro prezentas la duan parton de mia «Plena Vortaro» Z; du kontraŭ unu prezentas armeon Z; ciferoj, kiuj prezentas nur groŝojn Z; por ke la religio ne prezentu muron inter du homoj, estas necese, ke ili ambaŭ estu toleremaj Z; lingvo internacia, kiu prezentus egalrajtan propraĵon de la tuta mondo Z; prezentante pure kondiĉan rimedon de reciproka komunikiĝado, la lingvo internacia […] Z. ☞ formi.
prezento. Ago prezenti k ties rezulto: la prezento de batalo en pentraĵo; la spirito konstruas al si prezentojn de la objektoj.
prezentado. Agado de tiu, kiu prezentas k speciale:
1 Nomado de nekonato al tiu, al kiu oni volas konigi la personon: kortega prezentado; fari la prezentadojn de novaj gastoj;
2 🎭 Ludado antaŭ publiko: ĉeesti la unuan prezentadon de filmo; post la fino de la prezentado oni elvokis ĉiujn aktorojn Z; vespere okazis prezentado en fama amatora teatro Z; mi donis prezentadon en S. Z; je la oka mia prezentado finiĝis Z.
prezentiĝi. Iĝi prezentata:
1 (io) la vidaĵo, kiu prezentiĝis al la okuloj de la du virinoj en la profundo de la magazeno Z; al la okulo prezentiĝas vasta dezerto Z; kia belega vido prezentiĝis, kiam leviĝis la suno! Z; sulfuro prezentiĝas sub pluraj formoj;
2 (iu) prezentiĝi antaŭ ekzamenanto; prezentiĝi al radiografia ekzameno; ⚕ la infano (naskata) prezentiĝas malĝuste; puga prezentiĝo.
misprezenti. Malĝuste prezenti, fari eraran raporton: aŭ pro nescio aŭ pro pasio li misprezentis la decidojn de la Akademio; tio estas simpla misprezento de la faktoj.
filmoprezentado. Projekciado de filmo antaŭ publiko.