PIV 2026 · Artikolo 12697

premiso

Litero P

premiso
1 KOMU kondiĉo por plua rezonado aŭ agado: oni bonvolu ne konkludi el miaj premisoj, ke mi estas iel pesimista ELa la Manifesto de Prago listigas sep kernajn premisojn de la Esperanto-movado OE internacia lingvo estas necesa premiso kondiĉo, bazo de internacia solidareco ni traktos nur sub tiuj premisoj
2 FILO ĉiu el la du unuaj frazoj (maĵora kaj minora) de silogismo, el kiuj oni tiras konkludon. ➞ postulato.
premisi tr neprigi aŭ postuli ion kiel antaŭan kondiĉon: internaciaj pacaj rilatoj premisas ĝeneralan malarmadon la aŭtoro premisas, ke tion influis nenature malgrandaj prezoj AGč