← Reen al M

PIV · 9754

maĵor/a

maĵor/a
La pli granda el du aferoj, klasoj ktp: ב la maĵoraj profetoj; maĵora serio (en briĝo: pikoj aŭ keroj); Φ maĵora termo (la unua de silogismo); maĵora epilepsio.
𝅘𝅥𝅰 (pp gamo) Tia, ke la trito k sesto de la toniko havas la frekvencproporciojn 5/4 k 5/3); (pp intervalo) Ekzistanta inter la toniko k la dua (9/8), la tria (5/4), la sesa (5/3) k la sepa (15/8) tono de maĵora gamo. minora.
maĵoro. Maĵora tonalo.