PIV 2026 · Artikolo 9753

majusklo

Litero M

majusklo TIPO litero el la serio A, B, C, uzata ekz. en la komenco de frazo aŭ nomo, en titoloj, aŭ por emfazo: la poemoj havas komencan majusklon ĉiuverse JCa Sin. ĉeflitero 2. ➞ minusklo, uskleco.
majuskla rilata al majuskloj: tre komplika pasvorto (kun mikso inter majusklaj kaj minusklaj literoj, numeroj kaj simboloj) Ko la plej ofta supersigna litero, ĝ, aperas en averaĝa teksto unufoje inter 151 literoj. Ĝia majuskla varianto, Ĝ, nur unufoje inter 2941 literoj OHa skribu la familian nomon majuskle Sin. grandlitera.
majuskleto litero kun la formo de majusklo, sed samgranda kiel minusklo de la sama serio.