PIV 2026 · Artikolo 16298

usklo

Litero U

Derivaĵoj en la artikolo 5
  1. usklec/o
  2. duusklec/a
  3. nomuskla
  4. senuskla
  5. unuusklec/a
usklo KOMP TIPO ĉiu el la du ĉefaj formoj de litero, la minusklo kaj la majusklo: la du uskloj de la litero A ne aspektas simile
uskleco minuskleco aŭ majuskleco de litero aŭ teksto: ŝangi la usklecon de vorto KOMP atenti usklecon distingi usklecon ekz. en serĉo ➞ usklecoblinda, usklecodistinga.
duuskleca skribosistemo distinganta minusklojn kaj majusklojn: oni povas paroli pri duusklecaj alfabetoj (kun majuskloj kaj minuskloj), kiel la latina, kaj pri unuusklecaj skribaĵoj (sen majuskloj), kiel la araba PGr
nomuskla vorto kun komenca majusklo, post kiu sekvas minusklo(j), kiel propra nomo estas kutime skribata.
senuskla skribosistemo sen distingo inter minuskloj kaj majuskloj: la latina alfabeto origine estis senuskla la araba kaj hebrea alfabetoj estas senusklaj Sin. unuuskleca.
unuuskleca senuskla.