PIV 2026 · Artikolo 11509
★ostro
Derivaĵoj en la artikolo 5
★ ostro ZOOL manĝebla, mara, duvalva molusko kun unu valvo 3 plata, la alia volba, ofte neregula; kelkaj specoj estas bredataj por manĝi, iuj por produkti perlojn, iuj por iliaj konkoj. familioj Anomiidae, Dimyidae, Gryphaeidae, Malleidae, Ostreidae, Placunidae, Pteriidae, Spondylidae ➞ mitulo.
ostrejo loko, kie ostroj amasiĝis, nature aŭ brede.
eŭrop1a ostro ostro kun ovalaj valvoj, blankaj, flavaj aŭ grizaj; unu estas konkava kaj fiksita al la subtavolo, dum la alia estas preskaŭ plata kaj sidas en la alia; la interna surfaco estas glata, blanketa aŭ blue griza; manĝebla kaj multe rikoltata. specio Ostrea edulis
perlostro ostro, kiu komerce produktas perlon. familio Pteriidae
nigralipa perlostro ostro kun nigra koloro laŭ la marĝenoj de la interno de la valvoj — la ekstero estas malhele griza aŭ verda; ĝis 25 cm larĝa; vivanta en la Hinda Oceano kaj la Pacifiko. specio Pinctada margaritifera
vera ostro ostro bredata por manĝaĵo; kun valvoj neregulaj pro algluado al roko. familio Ostreidae