← Reen al G

PIV 2020 · 5110

★generaci/o

generaci/o
🅢 Tuto de la proks. samaĝaj homoj, vivantaj dum la sama tempoperiodo, kalkulata laŭ la mezkvanta daŭro de tiama homa vivo: la nuntempa generacio malamas la militon B; E. travivis jam tutan homan generacion Z; k mortis Jozef k ĉiuj liaj fratoj k tiu tuta generacio Z; ĉar riĉeco ne daŭras eterne, k krono ne restas por ĉiuj generacioj Z; li punas la kulpon de patroj sur filoj k nepoj en la tria k kvara generacioj X; (f) nova generacio de poetoj; la nova generacio de komputiloj.
🍁 Morfologia tipo de individuo, karakterizanta la vivociklon de vegetaĵoj: gametofito k sporofito estas tipaj generacioj de la vegetaĵoj; en la vivociklo de la algoj ekzistas unu, du aŭ tri generacioj, dum ekzistas nur du fazoj.  fazo 3.
generaciaro. Genealogio: jen estas la generaciaro de la filoj de Noa X.