PIV 2026 · Artikolo 17272

genealogio

Litero G

genealogio
1 scienco pri la esplorado de la deveno kaj parenceco de familioj aŭ gentoj, homaj aŭ bestaj. ➞ genealogo.
2 tabelo de la personoj aŭ bestoj devenintaj de praulo: aranĝi la genealogion de nobela familio la genealogio de Davido la genealogio de rasĉevalo la genealogio de kurhundo Sin. generaciaro.
genealogia rilata al genealogio: la genealogia registro de Jesuo Kristo NT genealogia arbo kies trunko prezentas la praulojn kaj branĉoj la posteulojn