PIV 2020 · 5111
★general/o
★general/o
1 ⚔ Oficiro supera al kolonelo k apartenanta al la supra klaso de la oficiroj: brigada, divizia, korpusa, armea generalo (resp. komandanta brigadon ktp); inter generaloj parolu pri bataloj Z.
2 (evi) Ĉefo de kelkaj monaĥaj ordenoj: la generalo de la Jezuitoj (la ĝusta termino estas «ĝenerala estro»).
generala. Rilata al generalo: via generala moŝto Z.
generalaro. La tuto de la generaloj en unu lando.
generaleco. Rango, ofico de generalo.
general-leŭtenanto = divizia generalo.
ĉefgeneralo. Plej supera generalo, komandanta ĉiujn armeojn de unu lando aŭ koalicio.