PIV 2026 · Artikolo 6378
★iĝ
★ iĝ sufikso
1 vole aŭ nevole transiri en novan staton. ➞ akriĝi, aliiĝi, sekiĝi; aliĝi, disiĝi, kuniĝi; aniĝi, edziĝi, entuziasmiĝi, fianĉiĝi, korpiĝi, kruciĝi, tagiĝi, ondiĝi, paciĝi, printempiĝo, truiĝi; sidiĝi, stariĝi; albordiĝi, deflankiĝi, devojiĝi, elreviĝi, endormiĝi, enlitiĝi, enloĝiĝi, enŝipiĝi, enviciĝi, senhariĝi, surteriĝi.
2 ĉe transitiva verbo: ago, kiu okazas per si mem, aŭ kies kaŭzanto ne estas grava. ➞ detruiĝi, ekscitiĝi, fariĝi, finiĝi, kolektiĝi, komenciĝi, kovriĝi, montriĝi, naskiĝi, premiĝi, renkontiĝi, rompiĝi, troviĝi, vendiĝi, vidiĝi.
3 ĉe netransitiva verbo, kiu per si mem esprimas ŝanĝon de stato: okazi senvole aŭ akcidente. ➞ mortiĝi, pendiĝi.
iĝi ntr transiri en novan staton, fariĝi: li iĝis fama kaj riĉa CPi tial mi ne iĝis malobeema al la ĉiela vizio NT li imagis iĝi bofilo sinjora G frat’, ĉu iĝos fianĉa soleno? G la aplaŭdoj iĝis ankoraŭ pli bruaj HBu iam Esperanto iĝos tutmonda kaj ne plu ekzistos aparta Esperantujo AGr
1 Oni atentu, ke iĝi neniam signifas «produktiĝi». Oni do ne diru iĝis bruo, se la celita senco estas «estiĝis bruo» aŭ «ekestis bruo». Sed ja estas eble diri: la muziko iĝis bruo pro la mallerteco de la muzikistoj.