PIV 2026 · Artikolo 12758
★printempo
★ printempo sezono de la jaro, dum kiu denove kreskas la vegetaĵoj post vintra ripozo: unu hirundo printempon ne alportas Z printempo semas, aŭtuno rikoltas Z
printempa rilata al printempo: al glacio printempa kaj al amiko tro nova ne fidu Z
printempiĝo komenco de printempo: nedifineblaj odoroj de la unua printempiĝo SEn en ŝiaj okuloj aperis vibra brilo, delikata kiel la violkoloraj vesperoj de printempiĝo SEn