PIV 2026 · Artikolo 12759
priono
priono BIOL MEDI infekta proteino, misa formo de normala proteino de la cerbo, kiu kontakte kun la normala proteino misformas tiun ĉi al plia priono: prionoj estigas degenerajn malsanojn de la nerva sistemo prionoj povas aperi en limfonodoj, lieno, okulbulboj, intestaro ktp VLe la malsano estis kaŭzita de animala (ostodevena) faruno kaj viando-restaĵoj, infektitaj per prionoj VLe ➞ bova spongeca encefalopatio.
priona rilata al prionoj: en la cerbo de la mortintoj estis aperintaj ŝanĝoj, tipaj por la prionaj malsanoj: spongecaj kavoj sur la loko de detruitaj nervaj ĉeloj VLe