← Reen al R

PIV · 13360

★renkont/i

renkont/i (tr)
(iun) Veni, vizaĝo kontraŭ vizaĝo, al iu persono, irante kontraŭdirekte al tiu: pli bone estas renkonti ursinon ol malsaĝulon X; se mi renkontus vin ekstere, mi kisus vin X; ne venas mont’ al monto, sed homo homon renkontas Z; la unua renkontita bubo rigardas ilin de alte Z; tiel en la mondo oni preterpasas sin reciproke, ĝis oni sin denove renkontas Z (unu alian).
(ion) Trovi antaŭ si en vivo, legado, socio ks: la unua objekto, kiun renkontis lia rigardo, estis la gasto B; ĉar ĥ, tiel malofte renkontata, ne povas esti kalkulata Z; oni ne renkontas en tiu libro la necesan unuecon; renkonti malfacilaĵojn Z, plenan fiaskon Z; la pioniroj de novaj ideoj renkontas plej ofte mokon Z; liaj klopodoj ne ĉiam renkontis simpatian akcepton. trafi.
(ion iel) Reagi iamaniere al ia okazaĵo: ankaŭ tiun ĉi baton li renkontas kun la sama vireco Z; la publiko renkontis tiun ideon kun malkonfido Z; ili malamike renkontas nian aferon Z; tiu pseŭdo-patriotismo, kun kiu diversaj personoj renkontis nian aferon Z. rigardi, trakti.
renkonte. En renkonto: pri la lupo rakonto, k la lupo renkonte Z; renkonte al li iris virino Z; ili ekflugis renkonte al la suno Z.
renkonto. Kunveno de du aŭ pluraj personoj, venantaj de diversaj direktoj: renkonto de iu kun iu; strangajn renkontojn oni faras en la vivo.
renkontiĝi. Renkonti unu la alian: ili ja renkontiĝis en la arbaro Z; tie ĉi li konstante renkontiĝas kun vojaĝantoj Z; riĉulo k malriĉulo renkontiĝas, ilin ambaŭ kreis Dio X; (f) ŝiaj okuloj renkontiĝis kun la sur ŝi fiksita rigardo de la mastrino Z.
renkontiĝo
Ago de tiuj, kiuj renkontiĝas: ĉiujara renkontiĝo de E-istoj Z; (f) per stranga renkontiĝo de la cirkonstancoj Z.
Ĉiu el la bataltempoj de skermado: Laerto en dudek renkontiĝoj inter vi k li ne venkos pli ol tri fojojn Z.
renkontebla. Tia, ke oni povas ĝin renkonti: (mi tre amis lin) pro la tre altaj k malofte renkonteblaj ecoj de la kapo k koro Z.
interrenkonti (ntr) Renkontiĝi.