PIV 2026 · Artikolo 13361

renomo

Litero R

renomo diskonateco de ies nomo: disvastiĝis via renomo inter la nacioj pro via beleco MT la renomo de nia hetmano jam fortentis honestajn homojn Z (figurasence) la gazetoj memoras antaŭ ĉio pri sia renomo de alportantoj de interesaj artikoloj kaj novaĵoj Z ➞ famo, gloro, reputacio.
renoma vaste konata: posedanto de iama renoma restoracio en Berlin MalR unu el la plej grandaj kaj renomaj ĵurnaloj SMa ambaŭ studentinoj iĝis renomaj poetoj MBr
renomiĝi akiri renomon. ➞ re·nom·iĝ·i.