PIV · 5651
★halt/i
★halt/i (ntr) Ĉesi iri, moviĝi, agi (plejofte sk. «provizore»): post dekhora marŝo la regimento haltis B; dum la dormo la funkcioj de l’ organismo ne haltas B; nun ĝi forkuras: haltu! haltu! X; muelilo haltas, muelisto eksaltas Z; hoko eksaltis, afero haltis Z; la oratoro haltis, interrompita de granda bruo B; ĉe la vorto «drinkos» Hans haltis kun sia tamburado Z; (f) sur unu el ili ŝia rigardo haltis Z. ☞ intermiti, paŭzi, ripozi, striki, frostiĝi.
halto. Ago de haltanto, stato de haltinto: nur kvinminuta halto! (interjekcie) ho halt’! Z.
haltadi. Restadi haltinte: la policanoj kriis al la homamaso: ne haltadu!.
haltejo. Loko, kie oni haltas: bataliona haltejo; ⛗ fervoja, aŭtobusa haltejo. ☞ etapo, stacio, stadio.
haltigi. Ĉesigi iron, moviĝon, agon de iu aŭ io: oni lin ne haltigu! X; k mi diris: ho Eternulo, volu haltigi! X; haltigi preterpasanton B, ĉevalon, maŝinon, larmojn Z; haltigi oratoron per kriaĉoj; haltigi korespondadon kun iu, la propagandon, la kurson de aerveturilo; haltigi amikan rigardon sur ies vizaĝo Z. ☞ stopi.
haltigilo
1 Aparato por haltigi maŝinon ks: (f) tio estis haltigilo por lia entuziasmo.
2 Bremso.
haltilo Ⓣ Organo, limiganta la iron de maŝinparto, aŭ movebla parto de aparato, ekz. de montrilo (nadlo), de mezurinstrumento.
antaŭhaltigi. Malhelpi, ke io evitinda povu okazi: antaŭhaltigi la revenon de malsano, ies parolon Z.
nehaltigebla. Tia, ke oni ne povas ĝin haltigi: raŭka, nehaltigebla tusado Z.
senhalta. Senĉesa, seninterrompa: senhalta laborado, eldonado Z, propagando Z; senhalta trajno (kiu iras rekte al la destinita loko, ne haltante dumvoje); nia afero kreskas regule k senhalte Z. ☞ daŭra, konstanta, kontinua.
navighalto. Loko, kie dum kelka tempo haltas ŝipo aŭ aviadilo en sia kurso.
spirhalto. Interrompo en la spirado: li parolis sen spirhalto Z; ŝi eldiris tiun torenton da vortoj rapide preskaŭ sen spirhalto Z.