PIV 2026 · Artikolo 14840

stop

Litero S

stop interjekcio
1 instigo al tuja halto aŭ ĉeso: li alarmite kriis: Stop stop! DBr
2 apartigo de frazoj en telegramo: tertremo detruis nian hotelon stop mi savita stop Filiberto dorse vundita de falinta plafono stop Amanda LBe
stopi (evitinde)
1 tr \= haltigi: stopi motoron stopi maŝinon la leterportisto stopos vian poŝtaĵon LBe
2 ntr \= halti.