PIV 2026 · Artikolo 14839

stompo

Litero S

stompo BELA cilindro el volvita sorbopapero aŭ alia materialo, kun konusa fino, uzata en desegnado por malpliintensigi strekojn de krajono k.s.
stompi tr iom malklarigi partojn de desegno malakrigante la strekojn aŭ delikate ombrumante helaĵojn:
(figurasence) stompi la tro realismajn detalojn stompitaj rememoroj sistema esperantigo de homnomoj stompas la detalojn JCa
stompiĝi iĝi stompita:
(figurasence) pasis kelkaj jaroj, stompiĝis la eventoj verfidele priskribitaj en tiu verko SPo la limoj inter poezio kaj aliaj artoj pli kaj pli stompiĝas Ko