PIV 2020 · 15304
taktik¹o
taktik1o
1 ⚔ Arto aranĝi k utiligi la armeojn sur la batalkampo: hometoj kritikas la taktikon de Hanibalo! Z. ☞ strategio.
2 👥 Maniero, metodo, uzata por atingi celon: prudenta taktiko ne permesas ankoraŭ, ke mi diru ion publike Z; nia sola taktiko povas esti: tute ignori la Delegacion Z.
taktika. Rilata al taktiko: taktikaj manovroj.
taktikisto. Specialisto pri taktiko: li estas nur kabineta taktikisto.