PIV 2026 · Artikolo 18064
strategio
strategio
1 ARME arto kombini la militajn, politikajn kaj ekonomiajn fortojn de iu regno por akiri venkon, kaj plej bone aranĝi kaj movi la militajn fortojn por trudi al la malamiko la lokon kaj tempon plej favorajn por batalado. ➞ taktiko.
2 (figurasence) arto kombini rimedojn por trafi iun celon (politikan, ekonomian, didaktikan k.a.): kompleta rekonceptado de nia komunika strategio HTo strategio por bone lerni lingvon RE!
➞ stratego. strategia rilata al strategio: strategiaj manovroj strategia retiriĝo
strategiisto fakulo pri strategio.