PIV 2020 · 14858
strateg/o
strateg/o ♜ Unu el la dek Atenaj militestroj, ĉiujare elektataj.
strategi2o
1 ⚔ Arto kombini, por akiri venkon, la militajn, politikajn k ekonomiajn fortojn de iu regno, k plej bone aranĝi k movi la militajn fortojn, por trudi al la malamiko la lokon k la tempon plej favorajn por la batalado. ☞ taktiko.
2 (f) Arto kombini rimedojn por trafi iun celon (politikan, ekonomian, didaktikan k.a.).
strategia. Rilata al strategio: strategiaj manovroj; stratega retiriĝo.
strategiisto. Fakulo pri strategio.