PIV · 14857
★strat/o
★strat/o. Vojo inter konstruaĵoj en urbo aŭ vilaĝo: oni promenas sur la strato Z; laŭiri straton; transiri, transkuri la straton Z; oni loĝas en, ĉe Z strato; la soldatoj kondukis la arestitojn tra la stratoj Z; li elkondukis ŝin sur la straton Z; la ĉefaj stratoj estis pavimitaj per ŝtonaj platoj B; labirinto da malvastaj k kurbaj stratoj Z; kiel altaj estis la domoj, kiel mallarĝaj la stratoj! Z; la domo (de Izraelo), kiun mokas sur la stratoj la filoj de la feliĉo Z; virta virino straton ne konas Z (restas hejme); la frato petolas sur la stratoj Z; iradi sur la stratoj (pp amorist(in)o); la tuta strato lin aŭdis (loĝantoj de la strato); meti iun sur la straton (elpeli el dungado); strata bubo Z. ☞ vojo, avenuo, bulvardo, kanaleto, defluilo.
strateto. Malgranda strato: mizere argilkotaj stratetoj Z.
stratulino (fm) Amoristino, varbanta siajn klientojn sur strato.
ĉefstrato. Ĉefa strato de vilaĝo, urbeto.
sakstrato. Strato sen eliro.