← Reen al D

PIV · 3047

di/o

di/o
Θ Superhoma estaĵo, kultata de homoj pro siaj supernaturaj povoj super homaro k mondo: la dio de l’ ĉielo (Jupitero), de l’ maro (Neptuno), de la milito (Marso), de la amo (Amoro), de l’ vino (Bakĥo); la dioj de hinduismo; la dio de la Turkoj Z; falsa dio Z; neniu scias tiom multe da historioj, kiel la dio de dormo Z; Fenicio, kie la vivĝojo ŝaŭmis en la templo de la dioj Z; je l’ nomo de la dioj!; kontraŭ kalumnio ne povas batali eĉ dio Z; (f) fari el mono sian dion ( bovido).  feo, idolo.
(f) Tre admirata, amata aŭ influanta persono: Napoleono estis lia dio.
Dio
Θ Plej supera, perfekta, eterna k ĉiopova estaĵo, adorata kiel kreinto k gvidanto de la universo: mi estas la Dio de via patro, la Dio de Abraham, la Dio de Isaak k la Dio de Jakob Z; la Filo de Dio N (Jesuo); Dio la Patro, la Filo k la Sankta Spirito ( la Triunuo); mi atestas, ke estas nenia Dio krom Alaho, k Mahometo estas lia profeto; kristanoj, hebreoj aŭ mahometanoj, ni ĉiuj de Di’ estas filoj Z; forte sidas, kiu Dion fidas Z; Dio donis, Dio prenis Z; sengardeman Dio gardas Z; vivi kiel ĉe la brusto de Dio Z; Dio volu, ke […] ! Z; Dio min gardu! Z; la beno de Dio estu sur ĝi! Z; savu nin Dio! Z; dank’ al Dio! Z; ho Dio! kion vi faras? Z; per, pro, kun Dio! Z; Dio mia! Z. Alaho, Javeo, Ahura-Mazdo.  Difavoro, Dipatrino.
Φ Principo de ekzistado, unueco k komprenebleco de la universo; laŭ Aristotelo, la unua kaŭzo k la senmova movanto-demiurgo.
Estaĵo, elpensita de la homa imago, por klarigi al si la ekziston de la mondo. ateismo, teogonio, teologio.  diablo, providenco, sankta.
dia
Rilata al dio aŭ Dio: dia bonfaro, krimo, altaro; la diaj potencoj; la Dia volo plenumiĝu!.
Superega, bonega: havi dian voĉon, dian belecon, dian plezuron.
diaĵo
Supernatura estaĵo, de malpli alta rango ol dio: la arbaraj, maraj, subteraj diaĵoj.
(f) Iu adorata, admirata: mia animo ne havas spacon por du diaĵoj Z (amatoj).
diaro Z. Tuto de la dioj en difinita religio. Sin. panteono 1.
dieco. Eco, esenco de dio aŭ Dio: Cezaro pridubis la diecon de la romaj kultobjektoj; traktato pri la dieco de Jesuo.
diigi
Fari iun dio; meti inter la diojn: la antikvuloj diigis la heroojn. apoteozo.
Levi super ĉiuj samspecaj; adori, admiregi: li diigis sian patrinon; (f) diigi la venĝon.
diino
Ina dio: la diino de l’ ĉielo (Junono), de Infero (Prozerpino), de la amo (Venuso), de la saĝo (Minervo), de la ĉaso (Diano); la diino Iŝtar malsupreniris en la inferon.
(f) Virino adorata: ĉu dum la irado al mia domo vi trovis tiun ian novan diinon, kiu tiel vin ravis? Z; ili estas la diinoj de mia koro k vivo Z.
diina. Rilata al diino: (f) diina pozo, paŝmaniero.
diismo Φ Kredo en la ekzisto de unu dio, ekskluzive de ia ajn revelacio. teismo.
diisto. Ano de la natura religio. homaranismo.
duondio. Ido de dio k homino, aŭ inverse; diigita homo (ekz. Herkulo).
kontraŭdia. Malpia, sakrilegia.
sendia. Ne kredanta je la ekzisto de dioj aŭ Dio.
sendiulo. Sendia homo. ateisto.