PIV 2026 · Artikolo 3048

diabeto

Litero D

Derivaĵoj en la artikolo 4
  1. diabeto de tip/o 1
  2. diabeto de tip/o 2
  3. akv/a diabeto
  4. suker/a diabeto
diabeto MEDI
1 ĉiu el pluraj malsanoj precipe karakterizataj de soifo kaj troiĝinta urinado.
diabeto de tipo 1 aŭtoimuna speco de diabeto 2, en kiu la pankreato ne plu kapablas produkti insulinon: persono kun diabeto de tipo 1 nepre bezonas injekcio(j)n de insulino ĉiutage
diabeto de tipo 2 speco de diabeto 2, en kiu la ĉeloj de la korpo rezistas la efikon de insulino produktata de la pankreato, precipe pro obezeco: personoj kun diabeto de tipo 2 bezonas kuracadon per dieto, piloloj kaj foje insulino
akva diabeto diabeto kun intensa soifo kaj urinado (ĝis 20 litroj tage) pro hipofiza perturbo. diabetes insipidus
sukera diabeto la plej ofte renkontata diabeto, karakterizata de alta nivelo de glukozo en la sango kaj urino; ĝi rezultas el metabola perturbo pro absoluta (tipo 1) aŭ relativa (tipo 2) manko de insulino. diabetes mellitus