PIV · 11672
pankreat⁹o
pankreat9o ❤ (pancreas) Abdomena glando de la vertebruloj, ekzokrina k endokrina, kiu sekrecias la pankreatan sukon en la duodenon k du hormonojn (insulinon k glukagonon, rolantajn en la reguligo de la glukemio) en la sangon.
pankreata. Rilata al la pankreato.
pankreatino ⚥ Ⓚ Totala ekstrakto de la pankreata suko: pankreatino grave rolas en la digestado de amelo, lipidoj k proteinoj pro enhavo de hidrolizaj enzimoj. ☞ tripsino.
pankreatito ⚕ Akuta aŭ kronika inflamo de la pankreato.
pankreatektomio ⚕ Parta aŭ plena ablacio de la pankreato.
hepatopankreato Vd hepato.