PIV 2020 · 11004
nimf¹o
nimf1o
1 ☉ Unu el la helenaj duondiinoj, loĝantaj en la maroj, riveroj, fontoj, arbaroj, aŭ servantaj al pli altaj diaĵoj. ➞ driado, najado.
2 (f) Juna, bela virino: (al Ofelio) Ho, nimfo, prenu ĉiujn miajn pekojn en vian puran preĝon! Z; nu, rakontu al mi pli bone ion pri tiu nigrokula nimfo, kiu certe meritas pli bonan sorton, ol sidaĉadon super via Jadvinjo Z.
3 ♉ Larvo de insekto sen pupa stadio, kun videblaj komencaĵoj de flugiloj.
4 ❤ Vulva lipeto.
nimfejo ⚒ Groto, dediĉita al kulto de la nimfoj.