PIV · 2957
★demon/o
★demon/o
1 Θ Malbonvola, malbonfara diaĵo: la demono de la sud-okcidenta vento; grimacantaj demonoj de la tibetaj temploj. ☞ dajmono, ĝino.
2 ✞ Defalinta anĝelo, malbonfara spirito. Sin. diablo 2: mia filino estas terure turmentata de demono N; per la estro de la demonoj li elpelas demonojn N; Magdalena, el kiu eliris sep demonoj N; havi demonon (➞ demonhavanto).
3 (f) Tre malica homo: ŝovinistoj, tiuj reprezentantoj de abomeninda malamo, tiuj mallumaj demonoj Z.
demona
1 Rilata al demono 1: demona apero, influo.
2 Havanta la karakteron de demono 2, 3: demona kverelo, ruzo.
demonismo. Kredo al demonoj.
demonologio. Sistema priskribo de la naturo k la povoj de demonoj.
demonomanio. Vario de frenezo, en kiu la maniulo imagas sin demonhavanto.
demonhavanto. Tiu, kiu kredas, ke demono regas lian animon: lin renkontis du demonhavantoj, elvenante el inter la tomboj, tre furiozaj N.