← Reen al G

PIV 2020 · 5117

genist⁴o

genist4o 🍁 G. (Genista el fabacoj) de arbustoj k arbustetoj kun orflavaj floroj unu- aŭ du-ope akselaj aŭ en apeksaj aŭ akselaj spikoj, korimboj, grapoloj aŭ kapoj; 87 sp-oj el Eŭropo, U Azio, N Afriko k Kanarioj, i.a.:
ala genisto (G. sagittalis), arbusteto el C k S Eŭropo, kun herbecaj, klorofilaj ŝosoj laŭlonge surhavantaj tri foliecajn alojn.
skorpia genisto (G. scorpius), dorna tufarbusto el SU Eŭropo.
tinktura genisto (G. tinctoria), sendorna arbusteto el Eŭropo k U Azio, pasintece uzata por ekstrakto de flava koloraĵo. ulekso, citizo, spartio.