PIV 2026 · Artikolo 5118

★genitivo

Litero G★ Fundamenta

★ genitivo LING kazo, kiu, se uzata sen prepozicio, montras posedon, kvaliton, la tuton, de kiu oni prenas parton ktp; en Esperanto similan rolon ludas la prepozicioj de kaj da ĉe la substantivoj, kaj la silabo es en la tabelvortoj.