PIV 2026 · Artikolo 15311
★talento
Derivaĵoj en la artikolo 4
★ talento
1 aparte rimarkinda kapablo rigardata kiel denaska: mi neniam havis talenton por muziko Z povosciado teknika, ne vivigata de talento, ne povas krei veran artaĵon Z talento eĉ la plej alta Z li povas ilin kondiĉojn por ekzistado akiri nur tiam, se li posedas talenton ne sole naturan, sed ankaŭ klerigitan Z
talenta posedanta talenton: talenta kaj energia prezidanto Z lerta kaj inspirita mano de talenta desegnisto Z (figurasence) mizero havas talentan kapon Z
talenti esti talenta: Mateo vere talentas CPi
talentita (evitinde) = talenta.
talentulo homo karakterizata de sia talento: ankaŭ muzika talentulo devas lerni tiun arton uzi muzikan instrumenton MalR li havas bonegan instinkton por malkovri talentulojn SMa